Planedo
astro rivoluanta ĉirkaŭ stelo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rondiras ĉirkaŭ stelo. La vorto devenas de la greka πλανήτης, planētēs, signifanta migranto aŭ vaganto. Pli precizan difinon donis la Internacia Astronomia Unio en 2006 (vidu malsupre).
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Planedo (apartigilo) |
Nia suno havas ok planedojn. Ĝis la redifino de planedo en 2006 fare de la Internacia Astronomia Unio estis naŭ planedoj (la naŭa estis Plutono) kaj oni atendis trovi aŭ difini pliajn; Sedno estis tiam ebla 10a planedo), sed nun la nombro ŝajnas tre fortike fiksita je ok kaj apenaŭ videblas eblo trovi pliajn planedojn en nia sunsistemo.
Je la 24-a de aŭgusto 2006 la ĝenerala asembleo de Internacia Astronomia Unio (IAU) akceptis rezolucion, kiu difinis planedon en la sunsistemo jene (parto el rezolucio 5A):
- Planedo estas ĉiela korpo, kiu (a) estas en orbito ĉirkaŭ la Suno, (b) havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan, kaj (c) balais la ĉirkaŭaĵon de sia orbito.
Samtempe, IAU difinis kiel nanoplanedon ĉielan korpon respondantan al ĉiuj kriteroj, krom la balaado de sia orbito. Formale, nanoplanedo ne estas planedo.
Oni konas nuntempe naŭ nanoplanedojn en la sunsistemo: Cereso, Orko, Plutono, Makemako, Kvavaro, Haŭmeo, Gongongo, Eriso kaj Sedno. Sed la listo povas pli- aŭ malpli-longiĝi.