Praĝermana lingvo
pralingvo de la ĝermana lingvaro / From Wikipedia, the free encyclopedia
La praĝermana (aŭ komuna ĝermana) estas la hipoteza komuna antaŭulo (pralingvo) de ĉiuj ĝermanaj lingvoj, kiu inkluzivas inter aliaj, la modernan anglan, la nederlandan kaj la germanan. La praĝermana lingvo ne estas rekte konfirmita de ajna teksto sed estis rekonstruita pere de komparaj metodoj. Nur troviĝis malmultaj skribaĵoj (runoj) en Skandinavio el ĉirkaŭ la jaro 200 a.K. kiun oni kredas ke ili reprezentas etapon de la pranordia tuj post la praĝermana. Kelkaj vortoj pruntitaj el la frua ĝermana kiuj ekzistis en najbaraj neĝermanaj lingvoj verŝajne estis pruntitaj el la praĝermana; ekzemple en la finna kaj en la estona la vorto kuningas "reĝo", kiu similas al la rekonstruita vorto el la praĝermana *kuningaz.
Praĝermana | |
Areo de la praĝermana lingvo | |
pralingvo • hipoteza objekto | |
---|---|
ĝermana lingvaro | |
Skribo | sen valoro |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro | |
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Proto-Germanic |
Franca nomo | proto-germanique |
La ĝermana estas lingvo posteulo de la prahindeŭropa lingvo. Ĝi posedis nur du verbajn tempojn (estinteco kaj estanteco), kompare kun la ses aŭ sep tempoj de la greka, latina kaj sanskrita. Parto de tiu ĉi diferenco okazas pro la defleksio kiun karakterizas la perdo de tempoj ĉe la prahindeŭropa. Tamen, multaj el la verbaj tempoj de aliaj lingvoj ŝajnas esti inovacioj apartaj de ĉiu el ili.
La arkeologiaj evidentaĵoj sugestas ke antaŭ ol la diferenciĝo de la praĝermana je malsamaj branĉoj, la ĝermanoj loĝis en la sudo de Skandinavio kaj laŭlonge de ĝiaj bordoj, ekde Nederlando okcidente, ĝis la Vistulo oriente ĉ. 770 a.K.
La praĝermana apartenas al la familio de hindeŭropaj lingvoj kiu disvolviĝis fine de la Neolitiko en okcidenta Eŭropo, inkluzive de la Funelpokalkulturo kaj la ŝnurceramika kulturo en la sudo de Skandinavio kaj Jutlando.
Kelkaj ankaŭ sugestas ke la praĝermana kun la tempo evoluis relative izoliĝinta. Tio baziĝas precipe pro la vortprovizo, laŭ ili, triono de la baza vortprovizo havas nehindeŭropan originon. Aliaj erudiciuloj kontraŭas tion kaj proponas etomologiajn prahindeŭropajn originojn al la plejmulto de la pridubataj vortoj.
La praĝermana ĉirkaŭas la etapon kiu konsistigas la komunan antaŭulon plej ĵusan de la ĝermanaj lingvoj, datita en la lasta duono de la unua jarmilo a.K. Ĉirkaŭ la jaro 250 a. C., la praĝermana dividiĝis en kvin malsamajn ĝermanajn lingvogrupojn (du okcidenten kaj norden kaj unu orienten)