Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio estas la kunvena prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio, kunveno de naciaj ministroj reprezentantaj sian landon. Laŭ artikolo 203 frazo 1 de la traktato pri fondo de la Eŭropa Komunumaro temas pri ministro reprezentanta la registaron de unu el la membroŝtatoj – laŭ la politika praktiko pri la ministro en la Konsilio de la Eŭropa Unio (EU) de tiu lando, kies registara gvidanto laŭvice havas la taskon esti la prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Ambaŭ pozicioj laŭ la nuntempe validaj traktatoj ŝanĝiĝas ĉiujn ses monatojn inter la EU-membroŝtatoj laŭ fiksita listo, kies sinsekvo povas esti nur unuanime ŝanĝata de la Eŭropa Konsilio laŭ artikolo 203 frazo 2 de la traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo. Laŭ la devena ŝtato de ambaŭ prezidantoj oni parte en la amaskomunikiloj vortumas, ke la koncerna ŝtato "prezidas la EU-Konsilion". Formale, la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio en sia hejma ŝtato estas parto de la ekzekutivo, laŭ la vidpunkto de la Eŭropa Unio tamen prezidanto pri parto de la legislativo.
Tiu ĉi artikolo temas pri la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio. La posteno ne konfuzindas kun tiu de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio. |
Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio | ||
---|---|---|
pozicio • ŝtata organizaĵo | ||
presidential term | ||
Komenco | 1958 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĉar la Konsilio de la Eŭropa Unio kunvenas en diversaj formoj (ekzemple kiel Konsilio de la ekonomiaj ministroj, Konsilio de la ekologiaj ministroj ktp.), en ĉiu de la kunvenaj formoj de la Konsilio alia ministro plenumas la prezidan funkcion. La plej grava el la kunvenaj formoj estas la Konsilio pri ĝeneralaj aferoj kaj pri eksteraj rilatoj, en kiu kunvenas la ministroj pri eksteraj rilatoj de la EU-membroŝtatoj. La prezidanto de tiu Konsilio sekve konsideratas "la" prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio.