Quattrocento
From Wikipedia, the free encyclopedia
Quattrocento [kŭatroĉento] (itala vorto kiu signifas kvarcent, pro la jaroj de la 15-a jarcento, ekde la 1400-aj jaroj) estas unu el la plej gravaj periodoj de la artisma eŭropa panoramo. Oni situas ĝin laŭlonge de la 15-a jarcento, kiel la unua fazo de la movado konata kiel Renesanco.
Ĝi ankaŭ estas konata kiel Unua Renesanco, aŭ Frua Renesanco en Italio — kvankam oni ankaŭ parolas pri tiu epoko de la Nordia Renesanco, ke kvankam ĝi estas samtempa al la itala, havis aliajn artajn esprimojn tre malsimilaj al tiu de "Quattrocento".
La plejaj reprezentantoj de tiu ĉi epoko estis:
- Skulptarto: Donatello kaj Ghiberti.
- Pentrartoj: Masaccio, Fra Angelico, Sandro Botticelli, Piero della Francesca, Paolo Uccello, Filippo Lippi kaj Filippino Lippi, Melozzo da Forlì, Giovanni Bellini, Fra Carnevale kaj Andrea Mantegna
- Arkitekturo: Filippo Brunelleschi kaj Leon Battista Alberti.
- Kategorio Quattrocento en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)