Kultiva rafano
specio en la genro "Rafano" (Raphanus) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kultiva rafano (Raphanus sativus) estas legomo de la familio brasikacoj.
Multaj specioj de rafano havas formon globecan, sed oni povas trovi subspecion kun la formo de karoto. La specio havas 5 variojn:[1]
- Rafaneto (Raphanus sativus var. sativus)
- Nigra vintra rafano (Raphanus sativus var. niger)
- Hindia rafano (Raphanus sativus var. mougri, sin. var. indicus)
- Japania rafano (Raphanus sativus var. acanthiformis)
- Oleorafano (Raphanus sativus var. oleifera)