Ramadano
la naŭa monato de la islama kalendaro, dum kiu islamanoj fastas / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ramadano (arabe رمضان) estas la naŭa monato de la islama kalendaro. Ĝi estas monato de fasto. La finiĝo de la fastado estas markita per la festo Eid ul-Fitr.
Parto de serio |
Kredo kaj praktikoj |
Unueco de Dio |
Ĉefaj personecoj |
Mohamedo |
Tekstoj kaj leĝoj |
Branĉoj de islamo |
Sunaismo |
Sociopolitikaj aspektoj |
Arto • Arkitekturo |
Vidu ankaŭ |
Vortareto de islamaj nocioj |
Tiu fasto, arabe ṣaŭm صَوْم. (vorto kiu signifas sin deteni, ne fari) havas la sencon rezigni pro pio je ĉio, kio rigardatas kiel rompo de la fasto, t. e. manĝi, trinki, amori, incitiĝi aŭ malbone konduti, kaj tio ekde tagiĝo ĝis sunsubiro. Tiu tempo (malnokto) estas difinita per tio, ke eblas okule distingi blankan fadenon de nigra. (Tiu metodo estas iom nepreciza, sed la tempo de matena ekfasto, nomita "Imsak", estas aparte signita en la kalendaroj de preĝo, kiuj kutime estas havebla en la moskeoj).