Rasmus Bartholin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rasmus Bartholin (1625-1698) (* Roskilde, en la 13-a de aŭgusto 1625 - Kopenhago, en la 4-a de novembro 1698) estis dana matematikisto, fizikisto, scienculo kaj erudiciulo.
Erasmus Bartholinus (1625-1698) | ||
---|---|---|
![]() mathematikus Danicus | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-a de aŭgusto 1625 en Roskilde, ![]() | |
Morto | 4-a de novembro 1698 en Kopenhago, ![]() | |
Lingvoj | latina • dana • germana vd | |
Loĝloko | Danio vd | |
Ŝtataneco | Danio-Norvegio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Kopenhago | |
Familio | ||
Patro | Caspar Bartholin ![]() | |
Gefratoj | Thomas Bartholin ![]() | |
Infanoj | Anne Marie Bartholin (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto kemiisto fizikisto anatomo kuracisto universitata instruisto juĝisto astronomo ![]() | |
Laborkampo | Fiziko, astronomio, medicino kaj matematiko ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kiel parto de siaj studoj li vojaĝis tra Eŭropo dek jarojn. En la Universitato de Kopenhago li instruis Geometrion kaj Medicinon. Li estis frato de Thomas Bartholin. Rasmus Bartholin estas memorigita ĉefe de sia malkovro (1669) de la duobla refrakteco de la lumradio pere de kristalo el Islando. Li publikigis precizan priskribon pri la fenomeno, tamen, ĉar la fizika naturo de la lumo estis malbone komprenata tiuepoke, li ne sukcesis plene klarigi ĝin. Nur pli malfrue Thomas Young proponis la lumteorion (1801) kaj klarigo eblis. En 1667 li estis nomumita reĝa profesoro pri matematiko kie li restis ĝis sia morto.