Reĝa Vojo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Reĝa Vojo (latine Via Regia), alie nomita “Alta Vojo”, estis komerca vojo de Hispanio ĝis Rusio. La Reĝa Vojo estis unu el plej gravaj komunikaj kunigoj de frua mezepoko ĝis la nuna tempo.
Reĝa Vojo ne havis unu konstantan vojon. Pli ĝuste ĝi estis “komunika koridoro”, kiu ŝanĝiĝadis pro politikaj kaŭzoj, inundoj, novaj gastejoj ktp.