Rekviemo (Mozart)
komponaĵo far Volfgango Amadeo Mozarto en 1791 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La rekviemo en d-minoro (KV 626) el la jaro 1791 estas la lasta komponaĵo de Wolfgang Amadeus Mozart. Kvankam nur ĉ. du trionoj fakte devenas de Mozart, ĝi estas unu el liaj tre ŝatataj kaj plej alte taksataj verkoj. Mozart mortis dum la komponado. Ĉar temis pri komisiita verko, Joseph Eybler kaj Franz Xaver Süßmayr, lernantoj de Mozart, kompletigis la rekviemon komisie de Constanze Mozart, la vidvino de la komponisto. La fariĝohistorio kaj kvalito de la postaj kompletigoj ekde longe estas akre diskutataj. La eksterkutimaj cirkonstancoj de la komponkomisio kaj la tempa interplektiĝo de ĉi tiu mortomeso kun la frua morto de Mozart krome instigis abundan ekeston de legendoj.
Rapidaj faktoj Rekviemo, nefinita verko • muzika verko aŭ komponaĵo • postmorta verko ...
Rekviemo | |
---|---|
nefinita verko • muzika verko aŭ komponaĵo • postmorta verko | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1792 |
Fermi