Rio Grande del Norte
Rivero en Nordameriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
Por vidi pliajn signifojn de "Rio Grande" bonvolu konsulti la disklarigan artikolon.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Rio Grande del Norte | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Usono kaj Meksiko (Nordameriko) |
Longeco | 3 034 km |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 3 600 m |
- Alteco | 0 m |
Altecodiferenco | 3 600 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | vidu tekste |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Conchos |
- Maldekstraj | Pecos |
Fermi
Rio Grande del Norte (hispane: granda rivero de nordo; nomata ankaŭ Rio Bravo, Rio Bravo del Norte aŭ simple Rio Grande) estas rivero en Nordameriko. Ĝi fontas en la rokmontaro en Koloradio (Usono), trafluas Nov-Meksikon kaj ek de la duobla urbo El Paso/Ciudad Juárez estas limrivero inter Meksiko kaj Usono. Ĉe Matamoros ĝi fluas en la Meksikan Golfon; ĝis tie ĝi jam perdis plejmulton de sia akvo, kiu estas utiligata por akvumi (irigacii) agrojn.
La rivero longas ĉirkaŭ 3 034 kilometrojn kaj estas la dua plej longa rivero de Usono, post Misisipo.