Ruĝa supergiganto
Speco de steloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ruĝa supergiganto - estas tre granda stelo, speco de supergigantoj, kiu proksimiĝas la fina etapo de sia evoluo. Ruĝaj supergigantoj havas altan lumecon (atingas 105-105 L⊙) kaj malaltan efikan temperaturon (3000-5000 K). Laŭ Jerkiza spektra klasifiko ruĝaj supergigantoj apartenas al spektra klaso K kaj M kaj al klaso de lumeco I kaj III (kaj 0 okaze de ruĝaj hipergigantoj - la plej grandaj el ruĝaj supergigantoj). Ruĝaj supergigantoj emisias plej parte en la ruĝa kaj infraruĝa partoj de spektro. Radiuso de ruĝaj supergigantoj povas atingi 1000 R⊙[1].
La etapo de stela evoluo estas sufiĉe mallonga kaj daŭras de 3∙106 ĝis 100∙106 jaroj. Ruĝaj supergigantoj malmultas inter steloj: pro mallonga tempo de vivo nun en Universo ekzistas proksimume 0,001% el la tuta stelaro[2].
Tipa ruĝa supergiganto estas Betelĝuzo (lumeco ≈7∙104 L⊙, radiuso ≈700 R⊙)[1].