Rusa Muzeo
arta muzeo en Sankt-Peterburgo, Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ŝtata Rusa Muzeo (ruse Государственный Русский музей) estas plej ampleksa kaj plena deponejo de la rusa belarto en la mondo situanta en Sankt Peterburgo, Rusio. Ĝin ordonis fondi caro Nikolao la 2-a omaĝe al sia patro Aleksandro la 3-a, tial ĝis 1917 ĝi nomiĝis Rusa Muzeo de Lia Imperiestra Moŝto Aleksandro la 3-a. La 19-an de marto 1898 okazis ĝia inaŭguro en Palaco Miĥajlovskij.
Rapidaj faktoj Государственный Русский музей, arta muzeo ...
Rusa Muzeo | |||
---|---|---|---|
Государственный Русский музей | |||
arta muzeo | |||
Lando | Rusio • Rusia Imperio • Sovetunio vd | ||
Situo | Sankt-Peterburgo | ||
Adreso | 191086, Санкт-Петербург, ул. Инженерная, 4. | ||
Arkitekto(j) | Karl Rossi vd | ||
Estiĝo | 1895 | ||
Malfermo | 1895 | ||
Koordinatoj | 59° 56′ 19″ N, 30° 19′ 56″ O (mapo)59.93859230.332221 | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 2 260 231 (2021) | ||
Retpaĝo | http://en.rusmuseum.ru/ | ||
Fermi
En 2010 la eksponaĵojn de la muzeo konsistigis ĉefe bildoj, skulptaĵoj, grafikaĵoj kaj etnaj ordinaraj laboraĵoj (meblaro, manĝilaro, brodaĵoj ktp). Entute oni kalkulas ĉ. 400 000 objektojn faritajn dum dek jarcentoj de ekzistado de Rusio.
Filioj de la muzeo estas:
- Palaco Marmora;
- Palaco de Stroganov;
- Somera Ĝardeno kun Dometo de Petro la 1-a