S&P Global Ratings
From Wikipedia, the free encyclopedia
Standard & Poor’s (mallongigita: S&P) estas usono-centra financa firmao, kaj dividaĵo de la firmao McGraw-Hill Companies. Ĝi provizas financajn taksado-servojn, esploradon kaj analizadon de borsaj spekulaciaĵoj. Ĝi estas plej konata pro siaj borso-indikiloj: la usona S&P 500, la aŭstralia S&P/ASX 200, la kanada S&P/TSX, la itala S&P/MIB, kaj la barata S&P CNX Nifty. La firmao estas unu el la ĉefaj tri tiaj agentejoj, inkluzivante Moody's Investor Service kaj Fitch Ratings.
S&P Global Ratings | ||
---|---|---|
credit rating agency • publika kompanio vd | ||
Dum | 1941 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | publika kompanio | |
Fondintoj | Henry Varnum Poor • Henry William Poor vd | |
Sidejo | Nov-Jorko | |
Posedata de | S&P Global vd | |
filiaj kompanioj | S&P Capital IQ • S&P Global Ratings Japan • S&P Global SF Japan vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
S&P publikigas grandan nombron da borsmerkataj indeksoj, kovrante ĉiun regionon de la mondo, merkatkapitalignivelon kaj ĉiun specon de REIT-fondusoj ( lokposedaĵaj investaj fondusoj) aŭ preferataj akcioj .
S&P publikigas semajnan borsan analizan bultenon nomitan "The Outlook" (La Perspektivo), kiu estas distribuita en la amaskomunikilaro aŭ rete al registritaj ricevantoj.