Saksio-Weißenfels
From Wikipedia, the free encyclopedia
La duklando Saksio-Weißenfels aŭ Saksujo-Weißenfels [VAJS.nfels] estis teritorio de la Sankta Romia Imperio kaj ekzistis ekde 1656/57 ĝis 1746 kun la rezidejo Weißenfels. Ĝi estis posedaĵo de flanklinio de la albertidaj Wettinidoj. Ĉar la fondinto de la linio, duko Aŭgusto kiel administranto de la ĉefepiskopujo Magdeburg plue rezidis en Halle ĉe Saale kaj la ĉefa rezidejo de la duklando, Kastelo Nov-Aŭgustoburgo, estis konstruota, oni foje uzas por la flanklinio ankaŭ la nomon Saksio-Halle.
Rapidaj faktoj Plena origina nomo: Herzogtum Sachsen-Weißenfels, ŝtato de Sankta Romia Imperio ...
Duklando Saksio-Weißenfels | |||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||
ŝtato de Sankta Romia Imperio | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | Weißenfels, Halle (rezidejoj) | ||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Nacia konsisto: |
germanoj | ||||||||||||
germana | |||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
Patrina lando: |
|||||||||||||
| |||||||||||||
Fermi
Post la morto de la lasta regnestro, la duklando re-unuiĝis kun la elektoprinclando Saksio, el kiu ĝi antaŭe estis kreita. Ĝia teritorio tamen hodiaŭ apartenas ne la la federacia lando Saksio, sed al la najbara Saksio-Anhalto.