Salève
From Wikipedia, the free encyclopedia
Monto Salève (prononcu [saLEV]) estas monto de la Antaŭalpoj en departemento Haute-Savoie en Francio. Ĝia alteco estas 1379 m.
Ĝi estas fama pro telfero, kiu ligas ĝian pinton kaj la vilaĝon Le Pas de L'Échelle, kiu apartenas al la komunumo Étrembières kaj estis ĝis 1816 parto de la hodiaŭa svisa komunumo Veyrier.