Scientologio
ideologio aŭ religio, fondita de L. Ron Howard en Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Scientologio estas polemika ideologio kaj religio kreita de la sciencfikcia aŭtoro L. Ron Hubbard en la 1950-aj jaroj. La Eklezio de Scientologio hodiaŭ havas, laŭ raportoj, 50.000 adeptojn, sed laŭ ĝiaj propraj taksoj, 8 milionojn.
Rapidaj faktoj nova religia movado • religio, religia movado ...
Scientologio | ||
---|---|---|
nova religia movado • religio | ||
religia movado | ||
Komenco | majo 1952 vd | |
Sidejo | Los-Anĝeleso | |
Fondinto(j) | L. Ron Hubbard vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Hubbard promesis, ke homoj povas, pere de Scientologio, iri laŭ Ponto al Tuta Libereco. Per tiu tuta libereco, homoj povus uzi supernaturajn povojn, ekzemple por movi aĵojn per la menso. La ponto konsistas el multaj niveloj - en la komenco, tiuj de Dianetiko, kaj poste, "OT," mallongigo kiu signifas "Farantan Tetanon". La vorto "tetano", la nomo de la animo laŭ Scientologio, estas el la Greka litero teto plus ano (la litero teto signifas spiriton kaj penson laŭ Scientologio).