Sedlec-Prčice
urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sedlec-Prčice estas urbo situanta en meza Bohemio, okcidenta parto de Ĉeĥio. Ĝi ekzistas depost la jaro 1957, kiam oni kunigis du municipojn - Prčice kaj Sedlec - en unu kunurbejon kun ankoraŭ 34 vilaĝoj kaj vilaĝetoj. Nun ĝi havas 2 942 loĝantojn (2024). Ĝi kuŝas en vasta valkaldrono 407 m super la marnivelo kaj ĉirkaŭita de montetoj ĝis preskaŭ 700 m s.m.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Sedlec-Prčice | |||
germane Sedletz-Pertschitz | |||
urbo | |||
Centra duurbo kun preĝejo de sankta Laŭrenco en Prčice kaj preĝejo de sankta Jeronimo en Sedlec | |||
|
|||
Oficiala nomo: Sedlec-Prčice | |||
Kromnomo: Ĉeĥa Merano | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Příbram | ||
Administra municipo | Sedlčany | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Parto de | Bohemia Siberio | ||
Montaro | Vlaŝima montetaro | ||
Rojo | Sedlecký potok | ||
Situo | Sedlec-Prčice | ||
- alteco | 407 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 34′ 19″ N 14° 31′ 58″ O (mapo) | ||
Areo | 64,11 km² (6 411 ha) | ||
Loĝantaro | 2 942 (2024) | ||
Denseco | 45,89 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 1957 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 257 91 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ020B | ||
NUTS 5 | CZ020B 530573 | ||
Katastraj teritorioj | 15 | ||
Partoj de urbo | 36 | ||
Bazaj setlejunuoj | 15 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Sedlec-Prčice | |||
Retpaĝo: www.breznice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Borotín, Jesenice, Nadějkov, Jistebnice, Červený Újezd (distrikto Benešov), Heřmaničky, Nedrahovice, Nechvalice, Kosova Hora, Ješetice kaj Střezimíř.