Segmenta socio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Segmenta socio laŭ la lingvaĵo de politika etnologio kaj etna sociologio estas etna aŭ indiĝena socio, kiu ne karakteriziĝas per centraj politikaj institucioj, sed per inter si samspecaj kaj samrangaj familiaj grupiĝoj aŭ klanoj. Segmenta socio do esence diferencas de socio kun sociaj klasoj, kastoj aŭ sociaj tavoloj.
La terminon en la franca versio société segmentaire en 1893 difinis la franca etnologo Émile Durkheim en sia verkaĵo De la division du travail social ("pri la divido de socia laboro"). En 1940 en angla versio Segmentary lineage ĝin transprenis la britaj sociaj antropologoj Edward Evans-Pritchard kaj Meyer Fortes, precipe por priskribo de afrikaj etnaj socioj.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri socia scienco. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |