Skvaŝo
speco de pilkosporto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Skvaŝo estas rakedsporto ludata en speciala kortoforma haleto. La skvaŝeja korto havas kvar murojn, ĉiuj uzeblaj en la ludo. Estas kutime du ludantoj, sed ekzistas ankaŭ parluda versio kun kvar ludantoj. Skvaŝo estas konata kiel tre energia sporto. La skvaŝpilko estas farita el gumo. Ekzistas diversmolecaj pilkoj por spertuloj kaj pli grandaj kaj tre molaj (malrapidaj) pilkoj por komencantoj. Okulŝirmilo estas rekomendata, ĉar la pilko povas atingi la rapidecon de 200 km/h dum ludado.
Rapidaj faktoj speco de sporto, pilkosporto • rakeda sporto ...
Skvaŝo | |
---|---|
speco de sporto | |
pilkosporto • rakeda sporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Fermi