Smil Flaška
From Wikipedia, the free encyclopedia
Smil Flaška z Pardubic (naskiĝis antaŭ la mezo de la 14-a jarcento - mortis 1403) estis ĉeĥa nobelo, kiu postlasis politikajn satirojn.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Smil Flaška | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1339 (1339-11-30) en Pardubice |
Morto | 13-an de aŭgusto 1403 (1403-08-13) (63-jaraĝa) en Kutná Hora |
Lingvoj | ĉeĥa |
Alma mater | Universitato de Karolo |
Familio | |
Infano | Barbora z Pardubic |
Okupo | |
Okupo | verkisto • poeto |
Fermi
Li estis nevo de la ĉefepiskopo Arnošt z Pardubic, fariĝis bakalaŭro de la praga universitato kaj la plej supera landa skribisto.
Siajn politikajn spertojn li esprimis en poemo Nova konsilantaro. Reĝo leono kunvokis ĉiujn bestojn kaj birdojn, por ke ili konsilu al li, kiamaniere regi. La konsiloj estis celataj al la reĝo Venceslao la 4-a.
Al Smil Flaška estas atribuataj pluraj verkoj, ĉe kiuj lia aŭtoreco ne estas certa: Konsilo de la patro al la filo (kavaliro transdonas glavon kun konsiloj al la filo), Kverelo inter akvo kaj vino kaj latinlingva proverbaro Proverbia Flassconis.
- Kategorio Smil Flaška en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)