Sovet–Japana Milito
tiu parto de la Dua Mondmilito, kiu okazis inter Japana Imperio kaj Sovetio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sovet–Japana Milito (ruse Советско-японская война; en japana: ソ連対日参戦, soren tai niĉi sansen "Sovetunia eniro en milito kontraŭ Japanio") estis milito ene de la Dua Mondmilito kiu startis tuj post noktomezo de la 9a de aŭgusto, 1945, pere de la Soveta invado de la japana pupa ŝtato Manĉukuo. Kombinita forto de sovetoj kaj mongoloj finigis la japanan kontrolon de Manĉukuo mem, Mongukuo (en Interna Mongolio) kaj norda Koreio en la kontinento, kaj Karafuto, en suda Saĥaleno kaj la Kuriloj en insuloj. La soveta eniro en milito kaj la malvenko de la Kŭantunga Armeo estis grava faktoro por la decido de la japana registaro akcepti la kapitulacon de Japanio kiel senkondiĉa kapitulaco, ĉar evidentiĝis, ke Sovetunio ne havis intencon agadi kiel tria partio en la negocado de finigo de la milito akceptante kondiĉojn.[1][2][3][4][5][6][7][8]