Spacograndigita kontraŭprismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, la spacograndigita kontraŭprismo aŭ kvinlatera duopa kontraŭprismosimilaĵo estas uniforma plurĉelo barita de 320 ĉeloj: 20 kvinlateraj kontraŭprismoj, kaj 300 kvaredroj. Ĝi ne povas esti konstruita per la konstruo de Wythoff.
Rapidaj faktoj
Spacograndigita kontraŭprismo | |
Orta projekcio centrita sur hiperebeno de kontraŭprismo en unu el la du ringoj. | |
Speco | Uniforma plurĉelo |
Vertica figuro | Sekcita regula dudekedro (12 kvaredroj (3.3.3) 2 kvinlateraj kontraŭprismoj (3.3.3.5)) |
Simbolo de Schläfli | s{5}.s{5} (etendita) |
Simbolo de Bowers | Gap |
Verticoj | 100 |
Lateroj | 500 |
Edroj | 20 kvinlateroj {5} 700 trianguloj {3} |
Ĉeloj | 100+200 kvaredroj (3.3.3) 20 kvinlateraj kontraŭprismoj (3.3.3.5) |
Geometria simetria grupo | [[10,2+,10]] de ordo 400 |
Propraĵoj | Konveksa |
Fermi
La vertica figuro de la spacograndigita kontraŭprismo estas sekcita regula dudekedro: regula dudekedro en kiu 8 trianguloj estas anstataŭigitaj per du trapezoj kun lateraj longoj φ, 1, 1, 1 (kie φ estas la ora proporcio) kunigitaj laŭ ilia latero de longo φ. Do edroj de la vertica figuro estas la 2 trapezoj kaj la 12 egallateraj trianguloj restantaj de dudekedro.