Stanislav Petrov
emerita kolonelo de la Soveta Armeo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Stanislav Jevgrafoviĉ PETROV (ruse Станислав Евграфович Петров; naskiĝis la 7-an de septembro 1939 en Vladivostoko, mortis la 9-an de majo 2017 en Frjazino) - subkolonelo de la Soveta Armeo, kiu la 26-an de septembro 1983 en Serpuĥovo, rifuzante kredi indikojn de la komputilaj avertaj sistemoj ke Usono lanĉis raketojn kontraŭ Sovetunio, malhelpis eblan nuklean militon. Poste evidentiĝis, ke la sovetaj komputilaj raportoj estis eraraj, kaj oni ĝenerale kredas, ke Petrov malhelpis trian mondmiliton kaj detruon de plejparto de la Tero pere de nukleaj armiloj.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Stanislav Petrov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Станислав Евграфович Петров |
Naskiĝo | 7-an de septembro 1939 (1939-09-07) en Vladivostoko, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Sovetunio |
Morto | 19-an de majo 2017 (2017-05-19) (77-jaraĝa) en Frjazino |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusio |
Alma mater | Kiev Military Aviation Engineering Academy (en) |
Okupo | |
Okupo | militisto (1972–1984) |
Fermi