Surtsey
From Wikipedia, the free encyclopedia
Surtsey (nord. Insulo de Surt) estas vulkana insulo en la Atlantiko, estiĝinta la 14-an de novembro 1963. Ĝi situas ĉirkaŭ 30 kilometrojn sude de Islando kaj apartenas al la "Okcidenthomaj insuloj" (islande Vestmannaeyjar). La loko estas listigata en la Monda heredaĵo de Unesko.
Surtsey | ||
---|---|---|
insulo, protektata areo [+] | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Supermara alteco | 155 m [+] | |
Koordinatoj | 63° 18′ N, 20° 36′ U (mapo)63.3040256609-20.6047137915 | |
Akvokolektejo | 1,41 km² (141 ha) [+] | |
Areo | 1,41 km² (141 ha) [+] | |
Loĝantaro | (neloĝata) [+] | |
Horzono | UTC±00:00 [+] | |
|
||
Surtsey | ||
Vikimedia Komunejo: Surtsey [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Surtsey estiĝis pro submara vulkana erupcio. Ĝi estis nomata laŭ Surt, la norda fajrogiganto kaj malamiko de Ase. Hodiaŭ troviĝas esplorstacio sur la insulo.
La insulon forportas la erozia efiko de ondoj (abrazio), pluvo kaj vento. Sur la suda marbordo estiĝis ĉefe krutaj rifoj. En la nordo, la formordita materialo formas sablan areon.
Rezultoj de NASA-esploristoj, kiuj ekzamenis la insulon per mezuriloj, aviadiloj kaj satelitoj, montras, ke plejparto de la insulo malaperos en la sekvaj 100 jaroj kaj restos nur la roka kerno (por pliaj 1000 jaroj kiel sola nuda rifo), kiu konsistas el polagonita ŝtonaro.
Ĉe la estiĝo la insulo grandis 2,8 km² kaj altis 173 metrojn. En la jaro de 2001 ĝi grandis jam nur 1,4 km² kaj altis nur 154 metrojn.