Svratka (rivero)
rivero en centra Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Svratka estas rivero en Ĉeĥio, maldekstra alfluanto de Dyje. Ĝi fontas ĉe la montoj Křivý javor kaj Žákova hora en la montaro Žďárské vrchy meze de Ĉeĥio. La enfluejo en Dyje troviĝas ĉe la maralteco de 170 metroj en la meza baseno de la akva laboraĵo Nové Mlýny. En la regiono Vysočina ĝi ankaŭ formas parton de la landlimo inter Bohemio kaj Moravio.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Svratka |
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Svratka | |
---|---|
Rivero Svratka en Brno rigarde al Bystrc | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 173,9 km |
Akvokolekta areo | 7 118,7 km² |
Averaĝa trafluo | 27,24 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 760 m |
Enfluejo | Dyje |
Geografio | |
Alfluantoj | Leskava, Svitava, Litava |
Kategorio:Riveroj en Ĉeĥio | |
Fermi
La nomo Svratka verŝajne devenas de la malnovĉeĥa vorto "sworti" kun signifo "serpentumi". En la pasinteco oni ankaŭ nomis ĝin Švarcava.