Tekstilindustrio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La tekstilindustrio estas unu de la plej malnovaj industriaj branĉoj, ĝi havas prahistoriajn tradiciojn. La vorto tekstilindustrio uzatas kiel kolektiva fakvorto de fakoj kiuj produktas fadenojn kaj ŝtofojn. Fadenoj estas pretigitaj el fibroj, ŝtofoj povas esti produktitaj rekte el fibroj aŭ el fadenoj. Tiel, la nocio de la tekstila industrio enhavas la produktadon de jeno:
- fadenoj,
- teksaĵoj,
- trikaĵoj,
- plektaĵoj,
- puntoj,
- feltoj,
- ŝtofoj produktitaj el fortigitaj sternaĵoj de fibroj (neteksaĵoj),
- ŝtofoj produktitaj el kunfortigitaj sendependaj fadensistemoj,
- la kolorigon kaj apreturon de fadenoj kaj ŝtofoj,
- la produkton de nevestaĵajn konfekciitaj tekstilaĵoj (sakoj, ŝnuroj, kordoj, retoj ktp.)
La nocio de la tekstilindustrio ne enhavas la produktadon de konfekciitaj vestoj, ili estas produktaĵoj de la vestaĵindustrio.