Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj
Orientalisa WWF-ekoregiono en la biomo : tropikaj kaj subtropikaj humidaj arbaroj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Malaja Duoninsulo. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "karenaj-tenaserimaj humidaj arbaroj"; ĝi ankaŭ situas en la "hindoĉina biodiverseco-riĉaĵejo" laŭ la organizo Naturprotekto Internacie.