Teremino (termenvokso) estas frua elektronika muzikilo, inventita de la rusa fizikisto, inĝeniero kaj violonĉelisto Lev Termen en 1919 kaj nomata laŭ li. Ĝi estas la unua muzikilo, kiun oni ludas sen ĝin tuŝi. La ludanto movas siajn manojn apud du antenoj, kaj tiel regas la forton kaj la frekvencon de elektrosignalo. Poste la elektrosignalo sendiĝas al la laŭtparolilo. Teremino produktas sonon tre strangan kaj, do, estas tre utila en kino kaj televido. Teremino estis la unua aparato, kiu produktis elektrajn sonojn kaj estas rigardata kiel antaŭulo de la pli postaj sintezilo aŭ drumomaŝino.