Timo
emocio induktita de perceptita danĝero aŭ minaco; Sento de danĝero, kiu fontas el la postviva mekanismo en vivuloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Timo estas ofte tre forta emocio kiu aperas kiam estas danĝero aŭ minaco. Tre forta formo de timo, kiam racia pensado forfalas, estas paniko. Kiam la timo ekestas pro subita bruo aŭ surprizo kaj tuj poste malaperas, foje povas okazi nekontrolita reflekso.