Tramtransporto en Caen (TVR)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tramtransporto en Caen (TVR) estas praktikata per du-sistema transportilo sur pneŭoj, fabrikita de Bombardier, veturanta sur segregita vojo per unu centra gvid-relo kaj ankaŭ sur normala ŝoseo. La sistemo estas ekspluatata de kompanio Kéolis, ene de reto Twisto organizita de sindikato Viacités. Ĝi ĉefe veturas en Caen kaj kunligas la urbon Hérouville norde, al Ifs sude.
La tramo TVR ĉesis funkcii la 31-an de decembro 2017 je la 20-a horo, 42 anstataŭaj busoj ekfunkciis la 1-an de januaro 2018, nova fervoja tramo ekfunkciis la 27-an de julio 2019. |
Tramtransporto en Caen (TVR) | |
---|---|
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Caen, Francio |
Transportsistema speco | tramtransporto |
Komenco de trafiko | 18-a de novembro 2002 |
Fino de trafiko | 31-a de decembro 2017 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 15,7 km |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de veturiloj | 24 Bombardier TVR |
Nombro de stacioj | 34 |
Aliaj informoj | |
Pasaĝeroj tage | 37 000 |
Posedanto | Communauté d'agglomération Caen la Mer |
Transportisto | Keolis Caen |
El teĥnika vidpunkto, tiu transportilo konsistas el grandega tri-parta aŭtobuso, veturanta sur segregita vojo, gvidata de ununura centra relo per aldonaj metalaj radetoj. La elektra motoro normale prenas sian kurenton de supertraka kontakta lineo per pantografo (male de la tramo de Nancy kiu uzas troleon). Ĝi ankaŭ povas veturi memstare dank'al dizela generatoro.
La tramo de Caen estas ankaŭ nomata TVR ("Transport sur voie réservée"), t.e. transporto sur segregita vojo.