Hindua diotriopo
la triopo de la tri hinduaj dioj Brahmao, Viŝnuo, kaj Ŝivo, kiuj personigas la kosmaj procezoj de kreado, konservado, kaj detruado; estiĝis je la post-Veda epoko kiel sintezo de ortodoksa brahmoismo kun Ŝivismo, Viŝnuismo, ktp. / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hindua diotriopo[1] (sanskrite त्रिमूर्ति, Trimūrti, tri formoj aŭ tri korpoj) aŭ hinda triunuo[2] estas koncepto en la hinduisma mitologio, kiu priskribas la tri ĉefajn diajn principojn[3][4][5][6] en la formo de la dioj Brahmao, Viŝnuo kaj Ŝivo, nome la tri dioj plej gravaj de la hinduisma mitologio, kiuj kunmetite reprezentas la Brahman, kiu esprimas la plej altan estadon. Ĉi tiuj dioj reprezentas personige respektive la ciklojn de la kreado, la konservado kaj la detruado de la kosmo.[7][8] En kelkaj prezentadoj la roloj povas esti dividite alimaniere. Tamen la normala distribuo estas la jena:
- Brahmao, la kvarkapa dio kiu zorgas pri la kreado de la universo. Ne konfuzenda kun Brahman (nome nepersona dieco).
- Viŝnuo, la kvarbraka dio, kiu konservas la universon.
- Ŝivao, la sovaĝa dio, kiu detruas la universon en la fino de la mondo.
Tamen en la nuntempa Barato oni ne atribuas trascendecon al tiuj tri dioj kiel triopo. La majoritato de hinduistoj adoras la diojn komponitan de Ramo, Kriŝno aŭ Devi.