Triĥosuro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Triĥosuro (Trichosurus), aŭ Penikvosta posumo, estas aŭstralazia genro de posumoj, malgrandaj mamuloj similaj al didelfo, el familio Falangeredoj. Al la genro apartenas jenaj specioj:
- Norda penikvosta posumo, Trichosurus arnhemensis, alternative "arnhemlanda Triĥosuro"
- Kurtorela posumo, Trichosurus caninus, alternative "Hunda Triĥosuro"
- Monta penikvosta posumo, Trichosurus cunninghami, alternative "Triĥosuro de Cunningham"
- Kupra penikvosta posumo, Trichosurus johnstonii, alternative "Triĥosuro de Johnston"
- Kutima penikvosta posumo, Trichosurus vulpecula, alternative "Vulpeca Triĥosuro" aŭ Vulpoposumo
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionTrichosurus, Biologia klasado ...
Trichosurus | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Trichosurus vulpecula | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
Trichosurus vulpecula (Kutima penikvosta posumo) estas plej granda specio el la genro (kaj inter ĉiuj posumoj), kaj ankaŭ plej vaste disvastigita. Aŭstraliaj anoj de la specio havas delikatan grizbluan hararon, kaj anoj de tasmania subspecio (Trichosurus vulpecula fuliginosus) havas nigrabrunan ĝis ruĝbrunan hararon.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri mamulo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |