Tsatsiki, panjo kaj la policisto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kineja filmo Tsatsiki, morsan och polisen, en Esperanto Tsatsiki, panjo kaj la policisto, germane ankaŭ konatiĝinta per la titolo Tsatsiki – Tintenfische und erste Küsse (Tsatsiki – sepioj kaj unuaj kisoj") estas porinfana kineja filmo de la sveda reĝisorino Ella Lemhagen el la jaro 1999, komune produktita per teamo el Skandinavio kaj Islando. La filma adapto ekestis laŭ la porinfana romanaro Moni Nilsson-Brännström pri la knabo Tsatsiki. Post la sukceso de la filmo el la romanaro ekestis dua kineja filmo, nomata Tsatsiki – amikoj por ĉiam.
Tsatsiki, panjo kaj la policisto | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Tsatsiki, morsan och polisen |
Produktadlando | Svedio Danio Norvegio Islando |
Originala lingvo | sveda |
Kina aperdato | 1999 |
Daŭro | 91 minutoj |
Ĝenro | filma dramo, amafera filmo |
Kameraado | Anders Bohman |
Reĝisoro(j) | Ella Lemhagen |
Produktisto(j) | Anne Ingvar |
Scenaro | Ulf Stark |
Loko de rakonto | Grekio • Stokholmo |
Muziko de | Popsicle Harilaos Papadakis |
Ĉefrolantoj |
|
Produktinta firmao | Felicia Film Film i Väst Norsk Film Per Holst Filmproduktion DR (elsendisto) RÚV V Film |
IMDb | |
Tobias "Tsatsiki" Johansson estas 8-jara sveda knabo, kiu vivas siajn unuajn vivjarojn sole kun la sveda patrino - la patro estas greka juna kaptisto de sepioj, kun kiu la patrino amindumis dum somera ferio kaj kiu multajn jarojn ne scias pri tio ke li havas filon en Svedio ... tial la knabo ekhavis la - fakte neoficialan - nomon Tsatsiki, laŭ la tipe greka ajla kaj jogurta saŭco.
En la policisto, kiu ekvivas en ĉambro de la loĝejo de panjo kaj Tsatsiki, la knabo esperas trovi novan socian "patron". Krome li revas ekkoni sian nekonatan veran patron en Grekio.