Devils Tower (Vajomingo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Devils Tower ("Turo de Diablo(j)"), lakote Matȟó Thípila (Ursloĝejo) aŭ Ptehé Ǧí (Bruna korno), absaroke Daxpitcheeaasáao (Hejmo de ursoj), estas monolito en nordorienta Vajomingo, Usono. Ĝi altas 386 metrojn super la ĉirkaŭanta plataĵo en la valo de la rivero Belle Fourche. Ĉar la ĉirkaŭaĵo estas jam sufiĉe alta, la turo atingas alton de 1,559 m super marnivelo. Ĝi estas la unua Nacia Monumento en Usono, deklarita de Teodoro Roosevelt en 1906.
Rapidaj faktoj monto, laccolith [+], Supermara alteco ...
Devils Tower | ||
---|---|---|
monto, laccolith [+] | ||
Supermara alteco | 1 558,1376 m [+] | |
Koordinatoj | 44° 35′ 25″ N, 104° 42′ 55″ U (mapo)44.590277777778-104.71527777778 | |
Materialo | fonolito [+] | |
Estiĝo | 24-a de septembro 1906 | |
Devils Tower | ||
Vikimedia Komunejo: Devils Tower [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
Ĝi estis en 1977 registra loko de la filmo Close Encounters of the Third Kind ("Apudaj Renkontoj de la tria speco")