Unuforma pluredro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Unuforma pluredro estas unuforma hiperpluredro, 3-dimensia pluredro kiu havas regulaj plurlateroj kiel edroj kaj estas vertico-transitiva. Ĉiuj ĝiaj verticoj estas kongruaj, kaj la pluredro havas altan gradon de reflekta kaj turna simetrio.
Unuformaj pluredroj povas esti regula, kvazaŭregula aŭ duonregula. La edroj kaj verticoj ne nepre esta konveksaj, inter unuformaj pluredroj estas ankaŭ stelaj pluredroj.
Malinkluzivante la malfiniajn arojn estas 75 unuformaj pluredroj (aŭ 76 se al lateroj estas permesite koincidi).
La kategorioj inkluzivas:
- Malfiniaj aroj de unuformaj prismoj kaj kontraŭprismoj (inkluzivanta stelajn formojn)
- 5 platonaj solidoj - regulaj konveksaj pluredroj
- 4 pluredroj de Keplero-Poinsot - regulaj nekonveksaj pluredroj
- 13 arĥimedaj solidoj - kvazaŭregula kaj duonregulaj konveksaj pluredroj
- 14 nekonveksaj pluredroj kun konveksaj edroj
- 39 nekonveksaj pluredroj kun nekonveksaj edroj
- 1 pluredro trovita de John Skilling ĉe kiu paroj de lateroj koincidas.
Ili povas ankaŭ esti grupita per ilia geometria simetria grupo, kio estas farita pli sube.