Usona Geografia Societo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Usona Geografia Societo (angle American Geographical Society) estas organizaĵo de profesiaj geografoj fondita en Novjorko en 1851. Plejmultaj membroj estas usonaj, sed estas ankaŭ pluraj membroj, kiuj devenas de variaj partoj de la mondo. La societo celas kuraĝigi la studadon de geografio kaj tiel influi la ĝeneralan politikon de Usono. Ĝi eldonas la revuon Geographical Review ĉiutrimonate.
Rapidaj faktoj geographical society • eldonejo, Komenco ...
Usona Geografia Societo | ||
---|---|---|
geographical society • eldonejo | ||
Komenco | 1851 vd | |
Geografia situo | 40° 43′ 27″ N, 74° 0′ 19″ U (mapo)40.7240978-74.0052743 | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Manhatano | |
Situo | Nov-Jorko | |
| ||
Ĉefestro(j) | Marie Price vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Inter la prezidantoj de la societo estis :
- George Bancroft (1852-1854)
- Francis L. Hawks (1854-1861)
- Henry Grinnell (1861-1864)
- Charles Patrick Daly (1864-1899)
- Seth Low (1900-1901)
- Robert Edwin Peary (1903-1907)
- Archer M. Huntington (1907-1911)
- John Greenough (1916-1925)
- John Huston Finley (1925-1934)
- Roland L. Redmond (1934-1947)
- Richard Upjohn Light (1947-195-)