Uzanto:Ian Maxwell/Glitkalkulilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Glitkalkulilo (aŭ kalkulbastono) estas meĥanika kalkulilo, havanta minimume du skalojn kiujn oni povas movi relative unu je la alia, kaj glitigeblan indikilon. (Preskaŭ ĉiuj glitkalkuliloj havas ne nur du skalojn sed multajn.) Oni uzas glitkalkulilon plejparte por multipliki kaj dividi nombrojn; oni ankaŭ povas uzi gin por kalkuli radikojn, logaritmojn, kaj trigonometriajn funkciojn. Ĝenerale oni ne per ĝi adicias aŭ subtrahas nombrojn, sed per iuj glitkalkuliloj oni ja povas fari tiujn operaciojn.
Antaŭ la tempo de la elektronika kalkulilo, la glitkalkulilo estis la plej uzata ilo de sciencistoj kaj inĝenieroj; sed, ĉirkaŭ 1970, tiuj homoj plejparte akiris pli fortajn sciencajn kalkulilojn kaj forlasis iliajn glitkalkulilojn.