Valencia de Don Juan [baLENzja dedonĤŬAN] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Vega de Toral. Valencia de Don Juan estas komprenebla kiel Valencio de Don Johano. Valencia de Don Juan nomiĝis Comeniaca kaj Castrum Covianca en romia epoko. En frua Mezepoko aperis kiel Cives Quoianka kaj Coyanza aŭ Coyança (kiel montriĝas en la aktuala blazono), nomo kiu pluis ĝis la 13-a jarcento en kiu oni ŝanĝis al Valencia, unue Valencia de León aŭ Valencia de Campos kaj finfine Valencia de Don Juan honore al la infanto Johano de Portugalio, filo de la portugala reĝo Petro la 1-a kaj de Agnesa de Kastro, nome unua duko de la vilaĝo.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...