La Vatikanaj Muzeoj (italeMusei Vaticani) enhavas la papajnartkolektojn kaj troviĝas sur la teritorio de Vatikanurbo. La kolekto estas unu el la plej gravaj kaj grandaj de la mondo kaj enhavas orientajn antikvaĵojn (el Egiptio kaj Asirio), klasikajn antikvaĵojn (el Grekio kaj Romio), etruskajn, frukristanajn, mezepokajn, renesancajn, nuntempajn kaj popoltradiciajn artaĵojn. La eble plej fama parto, vizitebla en la muzeoj estas la Siksta Kapelo. Dum la lasta dimanĉo de ĉiu monato la eniro en la vatikanaj muzeoj estas senpaga. Trairo de la diversaj muzeoj estas ĉirkaŭ 7 kilometrojn longa. Atendvicoj daŭras iam pli ol horo.
Rapidaj faktoj Musei Vaticani, arta muzeo • nacia muzeo ...
Museo Chiaramonti•Vatikana Pinakoteko•Pio-Clementina muzeo•Anima Mundi•Gregorian Egyptian Museum•Gregorian Etruscan Museum•Gregoriano Profano Museum•Museo Pio Cristiano•Museo filatelico e numismatico•Vatican Historical Museum•Collection of Modern Religious Art, Vatican Museums•Museum of Vatican Apostolic Library vd