Kantono Vaŭdo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kantono Vaŭdo (Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas france Vaud [vo], germane Waadt [vāt] kaj romanĉe Vad [vad]. En la itala oni uzas la francan nomon Vaud) estas unu el la 26 administraj unuoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj situas en la okcidento de la lando, en Romandujo, grandparte norde de la lago Lemano.
Rapidaj faktoj Kantonoj de Svislando ...
Kantono Vaŭdo | ||
---|---|---|
Kantonoj de Svislando | ||
Ĉefloko | Laŭzano | |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1803 | |
Oficialaj lingvoj | franca | |
Oficiala mallongigo | VD | |
Nombro de loĝantoj | 700000 (2010-03-08) | |
Areo | 3212,1 km² | |
Loĝantardenseco | 217 loĝantoj/km² | |
Geografia situo | CH1903: 531932 / 163210 (mapo)46.6166666666676.55 f1 | |
Fermi
Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 799 145 loĝantoj sur areo de 3 211,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 249 loĝantoj/km². Ĝia administra centro estas la urbo Laŭzano (Lausanne).