Vendée
franca departemento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vendée [vɑ̃de] (esperante Vendeo) estas franca departemento en regiono Luarlandoj. La departemento entute enhavas 269 komunumojn. Ĝi estas ankoraŭ kampara departemento kiu havas neniun grandan urbon: ekzemple la ĉefurbo La Roche-sur-Yon transpasas apenaŭ 50 000 loĝantojn kaj Challans, la dua plej granda urbo havas nur 19 000 loĝantojn. Tamen, kun 98 loĝantoj/km², Vendeo ne estas dezerta. 655 506 homoj vivas en tiu departemento, kies ekonomiaj aktivecoj kreskas senĉese. Kun apenaŭ 7 % da senlaboreco (Francio: 9 %), Vendeo estas unu el la plej dinamikaj regionoj el Francio.
Rapidaj faktoj departemento de Francio, Administrado ...
Vendée | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Luarlandoj |
Numero | 85 |
Prefektejo | La Roche-sur-Yon |
Subprefektejoj | Les Sables-d'Olonne Fontenay-le-Comte |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Yves Auvinet |
Prefekto | Jean-Benoît Albertini |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 699 459 (2021) |
Areo | 6 720 km² |
Loĝdenso | 104 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 29 |
Komunumoj | 269 |
Fermi