Vikipedio:Administrantoj
vikia projekta paĝo (ĉiuj projektoj) klariganta rajtojn kaj regulojn pri uzantoj kies tasko estas bontenado de la projekto (pli alta nivelo, burokratoj), povas enhavi ligilojn al protokoloj pri rajtoŝanĝoj aŭ listojn kun ... / From Wikipedia, the free encyclopedia
Administrantoj estas uzantoj, kiuj havas "la rajton de sistema administranto". La administrantoj ne formas iun specialan aŭtoritaton, ili egalas al ĉiu alia uzanto de Vikipedio, kio temas pri la rajtoj kaj la respondeco. Ili estas simple uzantoj, al kiuj oni permesis aliron al iuj limigitaj funkcioj, ĉar ili estis konsiderataj konfidindaj. La administrantoj ne havas super la aliaj uzantoj iun ajn povon, krom tio, ke ili estas komisiitaj fari iujn decidojn, kiujn faris la tuta komunumo.
Mallongigoj VP:AVP:A VP:ADMVP:ADM VP:ADMINVP:ADMIN |
---|
La komunumo ja lasas la administrantojn fari gravajn bontenadajn laborojn, kiuj postulas tiujn kelkajn aldonajn funkciojn, kiuj estas al la administrantoj permesitaj. Al tiuj laboroj apartenas ekz. observado de balotado pri forviŝo de paĝoj, kontrolado de novaj kaj de ŝanĝitaj paĝoj kaj forviŝado de evidenta vandalismo kaj helpo al la uzantoj kun la problemoj, kies solvadon postulas la administrantaj rajtoj. Ĉar la administrantoj estas jam spertaj uzantoj, la ceteraj uzantoj postulantaj helpon aŭ konsilon ofte turniĝas ĝuste al la administrantoj.