Vikipedio:Ujo por kuriozaĵoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ne ĉiu tuj je la unua provo sukcesas krei tolereblan, ĝenerale akcepteblan vortoesprimon, fojfoje iu anonimulo faras iun ŝerceton (kiu estas fare de niaj atentemaj administrantoj tujsekve forviŝata), sed ankaŭ diskutaj kaj aliaj paĝoj enhavas liniojn, kiuj devus ne perdiĝi en forgesiteco. Multe da alilingvaj Vikipedioj ankaŭ konservas tiajn mensajn elkreaĵojn de niaj grizaj ĉeloj por la sekvaj generacioj kiel pruvon de tio, kiom malfacilas la kreiva vojo, kiun ĉiu de ni vikipediistoj devas trairi. Tial volas ankaŭ la Vikipedio en Esperanto dokumenti la sensencaĵojn, sp(i)ritajn misojn kaj ceterajn aĵojn, kiuj ĉe tiu ĉi servilo aperis, kaj savi ilin elde la buŝaĉegoj de la manĝemaj pistiloj.
Bonvolu mencii ĉe ĉiu nova enskribo la daton de ties aldono; se ili ne estis de la originala paĝo forviŝitaj, sed redaktitaj kaj restis alireblaj en la historio de redaktoj, donu ligilon al ili, sed prefere ne tuj en la nomo de la artikolsekcio. Se foje kompleta vikipedia artikolo apartenas al vikipedia humuro kaj se ne estas probable, ke oni poste povus anstataŭigi tiun artikolon per sencohava teksto, tiam bonvolu konservi la artikolon kaj marki kiel humuraĵon enmetante ŝablonon Humuro tute supren. Tiel la artikolo aŭtomate enmetiĝas en liston de artikoloj, kiuj apartenas al vikipedia humuro, kiu videblas ĉe kategorio Vikipedia humuro.
Por diskuto pri forigitaj artikoloj kaj eventuale aliaj detaloj pri ili bonvolu viziti Forigendaj artikoloj.
Ĉi tiu paĝo enhavas materialon trovitan humura kaj estas konservita pro tiu kialo. Ĝi NE estas uzebla, nek uzinda, por ajnaj esploroj aŭ serioza apliko. |