Viktor Janukoviĉ
ukraina politikisto kaj la 4a Prezidento de Ukrainio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Viktor Fjodoroviĉ JANUKOVIĈ (ukraine Віктор Федорович Янукович; ruse Виктор Фёдорович Янукович, naskiĝis la 9-an de julio 1950) - ĉefministro de Ukrainio de 21-a de novembro 2002 ĝis 5-a de januaro 2005. Li estas ĉefministro ekde 4-a de aŭgusto 2006. La 7-an de februaro 2010 li, en dua parto de baloto por la posteno de ŝtata prezidanto (prezidento) per 48,9 procentaĵoj da voĉoj, venkis super la konkurantino Julija Timoŝenko[1]. Li kun apogo de sia frakcio la Partio de Regionoj en la Verĥovna Rada ŝanĝis la ukrainan konstitucion de la jaro 2004 al la nova, kiu donas plenan regon al prezidento.
Viktor Janukoviĉ | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Віктор Федорович Янукович | |||||
Naskonomo | Віктор Федорович Янукович | ||||
Naskiĝo | 9-an de julio 1950 (1950-07-09) (73-jaraĝa) en Jenakijevo | ||||
Religio | Ukrainia Ortodoksa Eklezio (sub Moskva Patriarko) • ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | rusa • ukraina vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Ukrainio • Rusio vd | ||||
Alma mater | Donecka Nacia Teknika Universitato • Ukrainia Ŝtata Universitato de Financo kaj Internacia Komerco vd | ||||
Partio | Partio de Regionoj • Komunista Partio de Ukrainio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Lyudmila Yanukovych vd | ||||
Infanoj | Viktor Yanukovych • Oleksandr Yanukovych vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | inĝeniero • ekonomikisto • politikisto • juristo • diplomato • lektoro vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En januaro de 2014, la manifestacioj evoluis al protesto kontraŭ la prezidento Viktor Janukoviĉ kiu rifuzis subskribi traktaton por pliproksimigi la ŝtaton al Eŭropa unio, kaj kontraŭ la ukrainia reĝimo pro ĝia korupteco kaj malrespekto de homaj rajtoj.[2] En februaro, la protestoj iĝis pli kaj pli perfortaj kaj pluraj dekoj da homoj mortis.[3] La 21-an de februaro 2014 okazis la komenco de la falo de Viktor Janukoviĉ kiu ordonis la 19/20-an de februaro 2014 la pafmortigadon fare de specialaj taĉmentoj de milico "Berkut" kaj eĉ snajperoj kontraŭ opoziciistoj en la Eŭromajdano en Kievo. Ambaŭ flankoj trouzis la forton: la reĝimo de Janukoviĉ batis senkulpajn, pacajn ĉeestantojn, kaj ekstremaj protestantoj rifuzis respekti intertraktojn kaj mortigis policistojn[4] [5][6] Rezulte okazis masakro, estis mortpafitaj ĉirkaŭ 100 homoj kaj krome estis preskaŭ unu milo da vunditoj, krome pli ol 300 partoprenantoj de Eŭromajdano malaperis. La 21-an de februaro 2014 danke al streboj de la Ministroj de Eksterlandaj Aferoj de Germanio Frank-Walter Steinmeier, de Pollando Radosław Sikorski kaj de la gvidantoj de tri opoziciaj partioj de Ukrainio Janukoviĉ subskribis la interkonsenton, fakte la kapitulacon (vidu la suban foton) pri la reveno al la Konstitucio de Ukrainio de la jaro 2004 kaj pri la novaj prezident-balotoj jam ĝis la decembro 2014 - neatendite antaŭ la meznokto li probable fuĝis aviadile al Rusio aŭ Belorusio. La 22-an de februaro 2014 la Ukraina Parlamento ekkomencis la procedon forigi lin de la posteno Prezidento de Ukrainio pere de la akuzo pri ŝtatperfido. La 23-an de februaro 2014 la Verĥovna Rada komisiis la plenumon de la funkcio de Prezidento de Ukrainio al Oleksandro Turĉinov, la novelektita la 22-an de februaro 2014 Prezidanto de la Verĥovna Rada. La 24-an de februaro 2014 Arsen Avakov, plenumanta la devon de la Ministro de Internaj Aferoj de Ukrainio informis, ke oni sendis al Interpol la kapt-ordonan leteron (arestordonon, serĉordonon) por Viktor Janukoviĉ kun la celo aresti lin kaj ekstradicii al Ukrainio. Oni komencis ankaŭ la juĝesploron pro la amasa mortigado de la civiloj.
La ĉefa apudkieva rezidejo de Janukoviĉ "Meĵihirja" (ukraine Межигір'я) estis ŝtatigita kaj malfermita por ĉiuj dezirantoj; tie estis montrite, kiel riĉe vivis Janukoviĉ dum sia korupteca agado. Estis/estas ideo transformi la rezidejon al "muzeo de korupteco".
La 27/28-an de februaro 2014 evidentiĝis, ke li tra Krimeo fuĝis al Rostovo ĉe Dono en Rusio. La 28-an de februaro 2014 Viktor Janukoviĉ aperis publike en televido dum la gazetara konferenco en Rostovo ĉe Dono en Rusio. Antaŭ la ĵurnalistoj la eks-prezidento de Ukrainio asertis, ke la forigo lin de la rego fare de la Ukraina Parlamento estis nelegala kaj li ne akceptas tion, kaj pro tio li sentas sin daŭre la prezidento de Ukrainio.