Wesley Snipes
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Wesley SNIPES (naskiĝis la 31-an de julio 1962 en Orlando, Florida) estas usona aktoro.
Wesley Snipes | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Wesley Trent Snipes | ||||
Naskiĝo | 31-an de julio 1962 (1962-07-31) (61-jaraĝa) en Orlando | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio ĉe Purchase • Fiorello H. LaGuardia High School • Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio • Jones High School vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Nakyung Park vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • aktoro • karateisto • taekwondo athlete • filmproduktoro • kantisto • teatra aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1986– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wesley Snipes plenkreskis en New York-a Suda Bronkso ĉe sia patrino. Li studis en High School for the Performing Arts (Altlernejo de la performaj Artoj), Novjorko, kie li ekzercis dancon, kanton kaj aktoradon. Li studis en la Ŝtata Universitato de New York krom ekonomikon ankaŭ "teatrajn artojn".
Li dum 6 jaroj ne povis gajni sufiĉe da mono nur per la studitaj artoj (kiel aktoro, dancisto, kantisto), kvankam li ricevis flankajn rolojn en filmoj kaj serioj. Tiutempe li - je efiko de aŭtobiografio de Malcolm X - alvenis al Islamo.
Oni rimarkis lin post apero en la Muzikvideo Bad de Michael Jackson kiel en rolo de bandoĉefo (aŭ gangoĉefo). Poste li ricevis rolludon en "La indianoj de Cleveland".
Li fizika apero (danco, batalsporto) igis lin ŝatata aktoro en Hollywood. Li apartenas al la kelkaj konataj nigrulaj akcionaj steluloj.
Blade: Trinity, filmo de 2004: en la filmo aperis surskriboj en Esperanto.