Wilhelm Velten
germana esperantisto kaj instruisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Wilhelm Velten (naskiĝis la 18-an de januaro 1841 en Elberfeld, mortis la 19-an de julio 1928 en Dresden-Laubegast) estis germana esperantisto kaj rektoro de mezlernejo en Essen. Li esperantistiĝis antaŭ la kvara Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno kaj vigle laboris. Interalie li aŭtoris la librojn „Elementa lernolibro de Esperanto“; „Kompleta gramatiko“; „Tabelvortoj de Zamenhof“; „Leksikono de germanaj parolturnoj“ kaj en 1911 publikigis tradukojn de verkoj de Molière (La malsanulo pro imago).
Wilhelm Velten | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de januaro 1841 (1841-01-18) en Elberfeld |
Morto | 19-an de julio 1928 (1928-07-19) (87-jaraĝa) en Dresdeno |
Lingvoj | Esperanto • germana • franca |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • instruisto |
Velten estis membro de la Lingva Komitato kaj komisaro por instruisto-ekzamenoj ĉe la Saksa Esperanto-Instituto en Dresdeno.
La Enciklopedio de Esperanto menciis lin per biografia ĉapitro, sed pro tajperaro misnomis lin "Michael Velten", kio estas simple malĝusta persona nomo.