Ĉevalo Beiaard
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉevalo Beiaard (nederlande: Ros Beiaard [bejard] = kariljono) estas ligna ĉevalo de gigantaj dimensioj. Gildo da portistoj portas ĝin en procesio kun amasa partopreno tra urbo Dendermonde. Nuntempe tia procesio okazas ĉiun dekan jaron. Tio fortigas la emociojn de la kortuŝataj dendermondanoj, ĉar estas reala ŝanco, ke oni vidas la ĉevalon je la lasta fojo. Sekve al la legendo (vidu malsupre) sur la ĉevalo eksidas kvar junaj fratoj el Dendermonde, la Kvar Hejminfanoj, ornamitaj per kavaliraj kirasoj. Ilia korpa kapablo estas ne malpli admirinda ol tiu de la portantoj, konsidere ilian pozicion sur la larĝa dorso kaj la daŭron de la procesio.
Rapidaj faktoj fikcia ĉevalo • mita ĉevalo, Informoj ...
Ĉevalo Beiaard | |
---|---|
fikcia ĉevalo • mita ĉevalo | |
Informoj | |
Sekso | virseksa organismo |
Fermi