Ĉeĥa lingvo
okcidentslava lingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĉeĥa lingvo (ĉeĥe Čeština aŭ Český jazyk) apartenas al la slava branĉo de la hindeŭropa lingvaro, nome al la okcidentslava grupo kune kun la lingvoj: pola, slovaka kaj soraba. La ĉeĥa kaj slovaka estas reciproke kompreneblaj kiel dialektoj (ili disiĝis en la mezo de la 19-a jarcento), kvankam ili diferencas ankaŭ fonetike (en la slovaka mankas "ř", la ĉeĥa ne posedas "ä, ô, ĺ, ľ, ŕ").
Ĉeĥa lingvo | ||||
Čeština, Český jazyk | ||||
lingvo • moderna lingvo | ||||
---|---|---|---|---|
ĉeĥoslovaka lingvaro • Okcidentslavaj lingvoj | ||||
Parolantoj | 10 700 000 | |||
Skribo | Latina alfabeto | |||
Lingvistika klasifiko | ||||
Hindeŭropa
| ||||
Oficiala statuso | ||||
Reguligita de | Instituto por Lingvo Ĉeĥa | |||
Lingvaj kodoj | ||||
Lingvaj kodoj | ||||
ISO 639-1 | cs | |||
ISO 639-3 | ces | |||
Glottolog | czec1258 | |||
Angla nomo | Czech | |||
Franca nomo | tchèque | |||
Vikipedio | ||||
| ||||
La malnova ĉeĥa literaturo floris inter la 14-a kaj 17-a jarcentoj, sed precipe la protestantisma, tial la rekatoliga periodo (post la batalo apud Prago en 1620, en kiu venkis la katolikoj) persekutis la malnovajn verkojn kaj bremsis la lingvan evoluon. Nur post la patento de la imperiestro Jozefo la 2-a pri religia toleremo (1781) eblis reeldoni la klasikaĵojn, kaj la nacia renesanco povis starti. Kiel bazon por la moderna ĉeĥa lingvo oni elektis la klasikan tradukon de Biblio el la 16-a jarcento - tiel estiĝis konsiderinda diferenco inter la normigita lingvo literatura kaj spontana lingvo parola.
La ĉeĥa estas lingvo fleksia, uzanta 7 deklinaciajn kazojn. Por deklinaciado kaj konjugaciado ekzistas multaj modeloj kaj esceptoj, tial la ĉeĥa estas relative tre malfacila. Danke al akuzativo ĝi ne havas firme ligitan vortordon, kies ŝanĝado de la vortordo povas reliefigi aŭ malemfazi frazelementojn laŭ deziro de la parolanto.