From Wikipedia, the free encyclopedia
İznik konata kiel Niceo (greke: Νίκαια) ĝis la Mezepoko, estas urbo en la provinco Bursa, Turkio, situanta ĉe la orienta bordo de la samnoma lago (turke İznik Gölu) kaj ĉe grava strato de Konstatinopolo (hodiaŭ Istanbulo) al Kilikio kaj Sirio. Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 43 330 loĝantoj sur areo de 753 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 58 loĝantoj/km². Dum la unuaj jarcentoj de la otomana regado, la loĝantaro iom post iom konvertiĝis al Islamo. La ceramikindustrio formiĝis en İznik en la 16-a kaj 17-a jarcentoj; İznik-kaheloj estis uzitaj en multaj moskeoj en la Otomana Regno pro sia dekoracia kaj bunta karaktero. Rimarkindaj ekzemploj inkludas la Sultan Ahmet Moskeon kaj la Rüstem Paşa Moskeon.
İznik | |||||
distrikto de Turkio • urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Regiono | Marmora regiono | ||||
Provinco | Provinco Bursa | ||||
Geografia situo | 40° 25′ N, 29° 43′ O (mapo)40.41666666666729.716666666667 | ||||
Areo | 753 km2 | ||||
Loĝantaro de urbo | 20169 | ||||
Entuta loĝantaro | 44770 | ||||
Loĝdenso | 59/km2 | ||||
Poŝtkodo | 16x xx | ||||
Telefona kodo | 0224 | ||||
Aŭtokodo | 16 | ||||
La imperiestro Konstantino kunvokis je 325 al Niceo la koncilion Nicaeum I (Unua Koncilio de Niceo), kiun vizitis inter 250 kaj 300 episkopoj. Tiu unua Nicea koncilio fariĝis fundamento de la eklezia unuiĝo kontraŭ arianismo. La decidita regula fidei kondamnis la arianan rifuzon de la vera Dieco de Kristo. Plejkonata estas la finfine decidita kredkonfeso de Niceo (Nicea-Konstantinopola kredkonfeso, uzata en la roma liturgio kiel "Granda Kredkonfeso"), sed la koncilio fiksis ankaŭ unuecan daton por la ĉiu-jara paska festo en la tuta regno (la dimanĉo post la unua printempa plena luno). La imperiestro deklaris la decidojn de la koncilio regnaj leĝoj. La graveco de la koncilio estas nesupertaksebla por la simbiozo inter ŝtato kaj eklezio, por la komenciĝantaj ekumenaj koncilioj kaj por la kreskanta filozofia terminado de la teologia diskuto.
La 7-a ekumena koncilio Nicaeum II (Dua Koncilio de Niceo) okazis je 786-787 kaj solvis kverelojn pri la uzado de bildoj. Ĝia fina kunveno okazis je la 23-a de oktobro 787 en Konstantinopolo.
Inter la 3-a kaj la 7-a de aprilo de la jaro 2009 İznik gastigis la 2-an Mezorientan Kunvenon de Esperanto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.