!Kung lingvaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
!Kung IPA- prononco: [!ʊŋ] (!Xun), konata ankaŭ kiel Ju, estas dialektaro (lingva komplekso) parolata en Namibio, Bocvano kaj Angolo fare de la popolo ǃKung, konstituanta du aŭ tri lingvojn. Kune kun la ǂʼAmkoe lingvaro, la !Kung formas la Kxʼa lingvaron. !Kung konstituis unu el la branĉoj de la ombrelaj Kojsanaj lingvaroj, kaj pro tio ĝi estas nomata Norda Kojsana tiukadre, sed la unueco de la Kojsanaj lingvaroj neniam estis pruvita kaj estas nune konsiderata kiel dubinda. Tamen, la antropologia termino "Kojsana" estis retenita kiel ombrela termino por la klaketlingvoj ĝenerale.[1]
!Kung estas fama pro siaj multaj klaketoj, kiel la ǃ en sia nomo, kaj havas kelkajn el la plej kompleksaj realaĵoj de kaj konsonantoj kaj vokaloj en la mondo. Ĝi havas ankaŭ tonon. Por plia priskribo, vidu Juǀʼhoan. Por prononci !Xuun (prononce [!͡χũː˦˥] en okcidenta !Kung/!Xuun) oni faras klaketon antaŭ la sono x (kiu estas kiel skota aŭ germana ch), sekvata de longa naza u vokalo kun alta altiĝanta tono.[2]